General Options Select Language:
Login Username:
Password:

Agado



Resumo pri la Sekcio Agado

1. Informa Kampanjo
2. Formularo por montri vian apogon al la ideo
3. Invitado al aliaj por viziti nian paĝon kaj aliĝi al la Kampanjo.
4. Aliaj rimedoj por kontribui (sugestoj, debatoj, tradukoj,ktp.)




Informa Kampanjo

La fundamento de ĉi tiu retpaĝo estas la “transdona” kampanjo. La celo estas ke individuo, kiu apogas la ideon pri monda helpa lingvo, konigu ĝin al 2 aliaj, kaj petu al tiuj personoj agi simile. Tiel la ideo povas disvastiĝi tre rapide.

Se vi havas malklaran koncepton pri monda helpa lingvo, bonvolu unue legi la paĝon “Oftaj demandoj”.

Se vi dubas pri la konveneco de la strategio de nia kampanjo, bonvolu viziti la paĝon pri Plendoj.

Tiuj kiuj jam apogas la kampanjon, kaj plenigis la Formularon (vidu sube # 2), eble deziras legi konsilojn pri efika diskonigo de ĉi tiu ideo (kun listo de informoj, kiujn vi povas mencii, kaj memorigiloj por plenumi ĉiujn la paŝojn por la agado), kaj havigi konsilojn por diskonigi la ideon pli vaste kaj rapide.



2. Formularo por montri vian apogon al la ideo

Se vi decidis apogi la ideon, kaj vi volas ke via informo estu kalkulita kune kun tiuj de aliaj, por montri al la mondo kaj al niaj gvidantoj la kreskantan apogon por ĉi tiu ideo, bonvolu viziti nian Formularon de Apogo. La informo, kiun vi donas, dependas de vi, sed ju pli detala ĝi estas, des pli kuraĝiga ĝi estos por la partoprenantoj de ĉi tiu retpaĝo, ebligante al ni ĉiuj konstati kiel rapide la ideo disvastiĝas, kie la ideo disvastiĝas, kaj kie ĝi ankoraŭ bezonas disvastigon, ktp. (kvankam via nomo ne estos montrita, escepte se vi tion volas), kaj kunhelpos konvinki la ŝtatestrojn, al kiuj ni eventuale esperas submeti peticion, kaj pruvi ke ni vere trovis aktivajn apogantojn.

Memoru, ni POVAS atingi sukceson!

3. Paĝoj por inviti al aliaj ke ili vizitu nian retpaĝon kaj partoprenu en la Kampanjo.

Kiam vi jam aliĝis, eble vi deziras informi al viaj amikoj, familianoj, dungitoj, ktp. pri la ideo. Se vi deziras sendi al ili retmesaĝojn (probable konvena rimedo por kiuj ŝatas retumi), vi eblas fari tion per nia paĝo por retmesaĝa invito. Vi povas ankaŭ presi kopion de biznes-karto aŭ broŝur/peticio. Fine, vi povas viziti nian paĝon por kontakti ŝtatestrojn pri via apogo al monda helpa lingvo

4. Aliaj rimedoj por kontribui

Kvankam via apogo informante al aliaj per iu ajn el la supraj rimedoj sufiĉas, se vi volas kontribui per aliaj rimedoj, estas kelkaj eblecoj. Vi povas sendi sugestojn al la ŝtatestroj, partopreni en debatoj pri progresiga kampanjo kaj por pli bona kompreno pri la koncepto de monda helpa lingvo aŭ helpi por konstrui ĉi tiun aŭ similan retpaĝon en aliaj lingvoj, krei vian novaĵleteron, havigi aŭ doni profesian apogon aŭ laboron, aŭ lerni kiel fari donacon.



{Back to the Top}