General Options Select Language:
Login Username:
Password:

Taking Action

Agado Resumo pri la Sekcio Agado 1. Informa Kampanjo 2. Formularo por montri vian apogon al la ideo 3. Invitado al aliaj por viziti nian pagxon kaj aligxi al la kampanjo 4. Aliaj rimedoj por kontribui (sugestoj, debatoj, tradukoj, ktp.) 1. Informa Kampanjo La fundamento de chi tiu retpagxo estas la "transdono de informo". La celo estas ke individuo, kiu apogas la ideon pri monda helpa lingvo transdonu gxin al 2 aliaj, kaj petu al tiuj personoj agi simile. Tiel la ideo povas disvastigxi tre rapide. Se vi havas malklaran koncepton pri monda helpa lingvo, bonvolu unue legi la pagxon Oftaj Demandoj. Se vi dubas pri la konveneco de nia kampanja strategio, bonvolu viziti nian pagxon pri Plendoj. Tiuj kiuj jam apogas la kampanjon, kaj plenigis la Formularon (vidu sube #2), eble deziras legi konsilojn pri efika diskonigo de chi tiu ideo (kun listo de informoj, kiujn vi povas mencii, kaj memorigiloj por plenumi chiujn la pashojn de la agado), kaj havigi konsilojn por diskonigi la ideon pli vaste kaj rapide. 2. Formularo por montri vian apogon al la ideo. Se vi decidis apogi la ideon, kaj vi volas ke via informo estu kalkulita kun tiuj de aliaj, por montri al la mondo kaj al niaj estroj la kreskantan apogon por chi tiu ideo, bonvolu viziti nian Formularon de Apogo. La informo, kiun vi donas, dependas de vi, sed ju pli detala gxi estas, des pli kuragxiga gxi estos por la partoprenantoj de chi tiu retpagxo, ebligante al ni chiuj konstati kiel rapide la ideo disvastigxas, kie la ideo disvastigxas, kaj kie gxi ankorau bezonas disvastigon, ktp.(kvankam via nomo ne estos montrita, escepte se vi tion volas),kaj kunhelpos konvinki la shtatestrojn al kiuj ni eventuale esperas submeti peticion, kaj pruvi ke ni vere trovis aktivajn apogantojn. Memoru, ni POVAS atingi sukceson!. 3. Pagxoj por inviti al aliaj ke ili vizitu nian retpagxon kaj partoprenu en la Kampanjo. Kiam vi jam aligxis, eble vi deziras informi al viaj amikoj, familianoj, dungitoj, ktp. pri la ideo. Se vi deziras sendi al ili retmesagxojn (probable konvena rimedo por kiuj shatas retumi), vi eblas fari tion per nia pagxo por emajla invito. Vi povas ankau presi kopion de biznes-karto au broshur-peticio. Fine, vi povas viziti nian pagxon por kontakti shtatestrojn en rilato kun via apogo al monda helpa lingvo. 4. Aliaj rimedoj por kontribui. Kvankam via apogo informante al aliaj per iu ajn el la supraj rimedoj sufichas, se vi volas kontribui per aliaj rimedoj, estas kelkaj eblecoj. Vi povas sendi sugestojn al la shtatestroj, partopreni en debatoj por progresiga kampanjo kaj por pli bona kompreno pri la koncepto de monda helpa lingvo, au helpi por konstrui chi tiun au similan retpagxon en aliaj lingvoj, krei vian novajxleteron, havigi au doni profesian apogon au laboron, au lerni kiel fari donacon.